Aeneid
ENHAVO
Paĝo
Antaŭparolo
3
Kanto I. — Eneo estas puŝita de la ventego al la Afrikaj marbordoj
7
Kanto II. — Rabado kaj ruinigo de Trojurbo
27
Kanto III. — Eneo forlasas Trojurbon kaj vagadas sur la maroj
49
Kanto IV. — Dido
68
Kanto V. — Funebraj ludoj por honori Anĥizon
87
Kanto VI. — Malsupreniro de Eneo en la Inferojn
110
Kanto VII. — Eneo alvenas en Latujon
134
Kanto VIII. — Eneo ĉe Evandro. — Ŝildo de Eneo
156
Kanto IX. — Atako al la Trojana tendaro. — Niso kaj Eurialo
175
Kanto X. — Heroaĵoj kaj morto de Palaso, de Laŭzo kaj de Mezenco
197
Kanto XI. — Enterigo de militistoj. — Kamilo
221
Kanto XII. — Rompo de ĵuro. — Dubatalo inter Eneo kaj Turno
246
ANTAŬPAROLO
Kiam, en cirko, ekvilibristo mirigas la ĉeestantojn per siaj forto kaj malrigideco, oni tuj opinias ke tiu ĉi viro, kvankam simila je viroj ceteraj, diferencas tamen de ili per sia fleksebleco, kaj oni estas konvinkita ke, por atingi tiun rezultaton, li, de sia infanaĝo, devis komenci tiujn ekzercojn.
Estas same pri Esperanto.
Dum la maljunaj lingvoj naciaj, rigidaj ĝis en siaj malbonformaĵoj, povas nur provi kelkajn movetojn mallarĝajn, la juna Esperanto kontraŭe kurbiĝas, restariĝas, sin refaldas sur sin mem, sin formetas per saltego kaj fine refalas belmore kun gesto fleksebla. Kontraŭ la malmola materio de Eŭropaj lingvoj, ĝi kontraŭmetas sian molan materion, kapablan modeliĝi al ĉiuj reliefoj, por registri kaj fiksi ĉiujn impresojn.
Tia lingvo estas do bonega tradukilo : ĉar ĝi ne nur ebligas trakonduki la sencon de fremda teksto tra la reto de ĝiaj vortoj kaj frazoj por tien ĝin fiksi, sed ankaŭ ĝi eniras profunden en la intimecon mem de tiu lingvo, kaj rebriligas ĝiajn harmonion, sonoradon, movadon, unuvorte ĝian genion mem. Tial, dank’al ĝi, ĉiu homo povas koni ne nur la sencon de ĉio, kio estas skribita diverslingve en la tuta mondo, sed ankaŭ, se li estas artisto, poeto, aŭ nur nemetiisto instruita, li povas ĝui tiun delikatan plezuron : legi, sur la teksto mem, lingvon kiun li ne konas.
Tion, kion aliaj verkistoj faris pri la lingvoj greka, angla, rusa, k. t. p. mi provas hodiaŭ pri la latina.
Sed, laŭ la vortoj antaŭdiritaj, mi volis kompreneble esti nur la tradukanto de Virgilio kaj ne lia komentariisto : malpli ankoraŭ mi kuraĝis fariĝi lia kunlaboranto, korektante opiniojn kosmogoniajn, religiajn, filozofiajn, pri kiuj oni hodiaŭ scias ke ili estas eraroj, sed kiuj, en la epoko de la poeto romana, estis akceptataj kiel veraĵoj nedisputeblaj. Tio aperigas, en kelkaj lokoj, mallumecon neeviteblan. Leginte frazon regule konstruitan, la leganto miros : ĉar li ne komprenos sufiĉe la sencon kaŝitan sub tiu frazo. La kaŭzo de tiu malfacileco estas jena : la ideo esprimita ŝajnas tiel fremda al niaj nunaj opinioj, ke ni povas ĝin kompreni nur neperfekte. Tiuj kiuj tradukis Virgiliajn versojn proze evitis tiun rifon, doninte en la apuda teksto mem de ilia verko la klarigon necesan. Sed tiu procedo estis al mi neebligita. Ĉar mi tradukis Eneidon laŭverse, por pli bone sentigi ĝian tutan harmonion, la loko mankis por klarigoj, kiuj estis senutilaj por la samtempuloj de Virgilio, sed kiuj estas kontraŭe necesegaj por la nuntempaj homoj. Mi do sendas tiujn kiujn interesas tiuj detaloj al la sciigoj kaj komentarioj skribitaj de scienculoj, kiuj, de kvin jarcentoj, disputadas pri tiuj punktoj mallumaj, kaj malofte, venas al ia konsento.
Nun unu vorton nur pri la versregularo uzita en tiu ĉi traduko.
La heksametro latina uzas tri specojn da piedoj : la spondeo (du silaboj longaj), la troĥeo (unu longa kaj unu mallonga), la daktilo (unu longa kaj du mallongaj).
Ĉar en Esperanto ne estas silaboj longaj kaj mallongaj, oni povas ilin anstataŭigi per silaboj akcentaj aŭ neakcentaj. Sed tiam malfacileco okazas. En latina verso, spondeo kaj daktilo egalvaloras, ĉar unu longa egalas du mallongajn. Sed, ĉar en Esperanto du silaboj akcentaj ne povas apudesti, tial al mi ŝajnas ke la spondeo estas tute neebla : sekve oni devas ĉiam ĝin anstataŭi per daktilo, neniam per troĥeo. Ĉar, kiel oni vidas en la versregularo latina, la troĥeo estas uzebla nur en la fino, sed neniam interne de verso.
Jen estas do la unua regulo kiun mi ĉiam altrudis al mi. Sekve la versoj de tiu ĉi traduko, faritaj je kvin daktiloj kaj unu troĥeo, havas ĉiam dek-sep silabojn.
Nun restas la demando pri la unusilaboj. Ĉu ili estas akcentaj, aŭ ne? Ĉu oni estas prava, akceptinta iujn kiel akcentaj, kaj ceterajn ne? Kaj se tiu propono estas akceptita, ĉu fundamento troviĝas sur kiun oni povas sin apogi por fari tiun elekton? Tiuj demandoj ŝajnas nesolveblaj. Mi do opinias ke la unusilaba akcentiĝo, ne ekzistanta per si mem, naskiĝas laŭ la loko mem okupata de la vorto en la frazo.
Ĉe la komenco de la verso, la unusilabo estas kredeble akcenta. Post du silaboj neakcentaj, ŝajnas ke estas neeble daŭrigi la legadon kaj ne akcentigi pli aŭ malpli forte la silabon kiu postiras.
Jen estas do la dua regulo kiun mi proponas : la unusilabo mem estas neŭtra. Ĝi estas akcenta nur en la komenco de la verso kaj post du silaboj neakcentaj : sed en ĉiuj ceteraj okazoj ĝi restas neakcenta.
Jen estas la versregulara fundamento de la traduko kiun mi prezentas hodiaŭ al miaj esperantistaj samideanoj.
Kompreneble mi ne estas tiel malhumila ke mi pretendas efektivigi mian programon : mi tro konas de kiaj ecoj mi estas senigita por trafi tian celon.
Sed mi estos tute feliĉa, se mi povos nur esti montrinta, ne tion kion mi faris, sed tion kion mi volis fari; kaj mia ĝojo estos tute perfekta se tiuj kiuj min honoros per la legado de mia verko retrovos eĥon malfortan de tiu Virgilio legita de ili dum ilia juneco. Al Esperanto nur apartenos la gloro de tiu eĥo; kaj nur la tradukinto estos kulpigota, se li malfortigis tiun eĥon, se li ĝin ne resonigis en ĝia tuta amplekso.
Tamen mi opinias ke se mia ekzemplo estos imitata, mi estos farinta, por la estonteco, agon utilan. Ĉar, ju pli la jarcento antaŭeniros, des pli la lernadoj literaturaj estos forlasitaj pro tempmanko, kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Iam la tuta havo spirita de viro bonsocieta konsistis el la kono tre plena de literaturaĵoj. Ne estas tiel hodiaŭ : kaj oni facile povas antaŭvidi epokon ne malproksiman en kiu la senco de ĉefverkoj antikvaj estos proksimume tute perdita. Sed mi kredas fervore ke, en tiu momento, Esperanto estos plene akceptita kiel universala lingvo, kaj estos konata de ĉiuj. Tiam la malsatuloj de belaj literaturaĵoj povos facile sin nutri je tiuj verkoj, kiujn la batalado por la vivo ilin malhelpis lerni en la originala teksto.
Jen estas mia celo. Kaj se, kiel mi timas, mi ĝin ne povis trafi, mi lasas mian heredon al aliaj pli inteligentaj kaj pli lertaj : ili do prenu mane la direktilon, kaj plenumu tute tion kion mi nur montris.
Pri mi,
Ĉar mi jam spacon longegan tra kampoj senhalte trairis, Estas bezone nun kolojn ŝaŭmantajn maljungi ĉevalajn.
Dro Vallienne.
KANTO UNUA
Iam mi kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis Versojn, kaj poste, lasinte arbarojn, en verkoj poetaj Donis konsilojn por ke rikoltisto de sia laboro Grandan ricevu kompenson; hodiaŭ de Marso terurajn.
Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj 1 Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo, Lando Itala, longtempe tra tero kaj maro vagadis, Dia de volo; ĉar lin persekutis Junona kolero. Grandajn batalojn li ankaŭ suferis, dum urbon konstruis, 5 Kaj al Latujo alportis diaĵojn; el kie latina Raso, kaj Albaj prapatroj kaj altaj de Romo muregoj. Kaŭze al mi memorigu, o Muzo, pro kia ofendo Dia reĝino dolora, al viro, pri lia pieco Tiel laŭdinda, sennombre laborojn kaj ofte danĝerojn. 10 Trudis. Ĉu tia kolero en diajn eniĝas animojn? Estis antikva grandurbo de Tiraj fondita migrantoj Kiu, Kartago nomita, Italan kaj Tibran, tra maro, Bordon rigardas, batalon amanta fervore, kaj riĉa. Tiujn Junono pli amis ol ĉiujn ceterajn sanktaĵojn; 15 — Samo mem estis lasita; — ĉar tie ŝi siajn armilojn Havis kaj ĉaron. Al ĝi do aldoni deziris diino Regnon tutmondan, al tio penante, se volus Fataloj.
Tamen, ŝi, aŭdis ke raso naskiĝos el sango Trojana, Kiu de nova Tirurbo altaĵon renversos, kaj plie 20 Naskos popolon batale timindan kaj mondon regontan, Kiu Libujon detruos: ĉar tion decidis la Parkoj. Tion timante, kaj tro memorante antikvan militon, Kiun, por karaj Arganoj, ĉe Trojo, ŝi Saturnidino Faris, ŝi kaŭzojn kolerajn, kruele dolorajn, ankoraŭ 25 Havas: ĉar staras profunde, en ŝia animo, Parisa Juĝo, kaj malestimata insulte beleco, kaj raso Malamegita, kaj al Ganimedo rabita honoroj. Ŝi do, pri tio kolera, Trojanojn sur ondoj skuatajn, Kiuj de glavoj Danaaj kaj manoj foriris Aĥilaj, 30 El malproksima Latujo forpelis: kaj, multon da jaroj, Ilin Fatalo ludema el maro vagigis en maron. Tiel do malfacilega fariĝis la Roma naskiĝo. Ili, apenaŭ insulon lasinte Sicilan, per veloj Trafis ĝojantaj maralton, kaj akvon per kupraj ŝipnazoj 35 Fendis, jen kiam Junono, senmortan en brusto kovanta Vundon, ekdiris: « Ĉu lasi projekton mi devas, venkita? Ĉu al Trojreĝo aliron Italan mi fermi ne povas? Tion ne volas Fataloj. Ĉu ŝipojn Argujajn Palaso Ne ekbruligis, kaj ilin devigis en maron dronegi, 40 Kriman koleron de sola Ajakso Ojlido punante? Ŝi mem, Jupitran rapide el nuboj ĵetinte fajreron, Ŝipojn dispelis, per ventoj senĉenaj renversis ondegojn, Lin mortiĝantan, flamegojn blovantan el brusto borita, Kaptis en akva turniĝo, kaj najlis sur akran ŝtonegon. 45 Kaj mi, potenca reĝino de dioj, Jupitra fratino Kaj eĉ edzino, mi kontraŭ nacio, dum tiom da jaroj, Sola batalas! Kaj kiu nun nomon amegos Junonan? Aŭ sur altaron, preĝante, honoran alportos oferon ? » Tiun pensadon en koro flamanta volvante, diino 50 En Eolujon alkuras, patrujon de ventoj. Ĉi tie Loĝas Aŭsteroj koleraj; kaj tie, en larĝa kaverno, Reĝo Eolo plorantajn ventegojn kaj sonajn blovegojn Dresas potence, kaj ilin ligitajn en kavon enfermas. Ili, indigne muĝantaj, montegon bruege tremigas 55 Ĉirkaŭ bariloj. Sur alta ŝtonego ripozas Eolo,
Sceptron tenante. Li korojn kvietaj, kolerojn trankvilaj Igas : sen tio, tuj maron, kaj teron, kaj larĝan ĉielon Ventoj forportus rapide, kaj ilin tra spacoj balaus. 60Tion timante do, Patro la ĉiopotenca, en nigrajn Ilin enfermis kavernojn, sur ilin montegan masegon Pezan surmetis, kaj donis reganton, kun firma kontrakto, Kiu ordone aŭ premas aŭ ĉenojn kontraŭe ellasas. Tiel parolis potenca Junono, petanta dieton : 65"Al vi, Eolo, la Patro de dioj kaj Reĝo de homoj Ondojn permesis renversi, kaj fari ventegojn kvietaj. Malamegita nacio sur maro veturas Tirena, Al Italujo Iliajn Penatojn portanta venkitajn. Ventajn ekscitu kolerojn, kaj ŝipojn englutu dronintajn ; 70Tiujn dispelu Trojanojn, kaj ilin disĵetu tra maro. Apud mi estas du sepoj da nimfoj, je korpo belegaj : Deiopeon, pro skulptaj formaĵoj pli belan ol ĉiuj, Mi al vi ligos per certa edziĝo, kaj donos proprece, Por ke ŝi, tiu de servo premio, dum jaroj sennombraj, 75 Kun vi kuniĝu, kaj faru vin patro de bela idaro." Tiam Eolo respondis. « Vi sola, reĝino, pripensi Povas laboron ; mi devas nur vian ordonon obei. Vi al mi tiun potencon, kaj sceptron, kaj amon Jupitran Donis ; dank’al vi, al diaj festenoj kuŝiĝi mi povas, 80Plie komandi ventegojn, kaj nubojn potence." Tion dirinte, per rando de lanco li montan kavernon Frapas al flanko ; kaj ventoj, tuj kiam li pordon malfermas, Kiel amaso densega, rapidas, kaj teron balaas. Maron turnakvoj renversas ĝis ĝiaj plej kavaj profundoj. 85Eŭro, kaj Noto, kaj fine Afriko, la patro ventega, Kune alflugas, kaj bordojn skuadas per ondoj larĝegaj. Bruas samtempe sibladoj ŝnuregaj kaj viraj kriegoj. Antaŭ okuloj Trojanaj, ĉielon kaj lumon subite Nuboj ekkaŝas, kaj nokton nigregan, disverŝas sur maron. 90Tondras polusoj, kaj brilas aero je fulmoj multegaj. Ĉio al viroj vidaĵon prezentas minace mortigan. Kuras subite tra membrojn Eneajn glacia teruro. Li do, ĝemante, kaj manojn al astroj levante tremantajn, Tiujn ekdiras parolojn. "Trifoje, kvarfoje feliĉaj,
95Tiuj ve ! kiuj, ĉe altaj de Trojo muregoj, pereis Antaŭ gepatraj okuloj. Tidido, vi, la plej kuraĝa El la Danaoj, ho ! kial vi ne min mortigis per via Mano, ĉe kampoj Iliaj animon verŝinte kun sango ? Tie Hektoron kruelan kaj grandan Sarpedon traboris 100Sagoj Aĥilaj ; kaj tie Simoo, sub ondoj kaŝantaj, Multon da viraj kirasoj, kaj ŝildoj, kaj korpoj ruladas." Tiel parolis li, dum Akvilona ventego siblante Velon kontraŭen ekfrapas, kaj akvon sublevas al astroj. Estas rompataj remiloj ; rondiras velŝipo, kaj ondoj 105Flanken ĝin premas de kruta monteto amase fluida. Tiuj ĉi supre al ondoj pendiĝas ; al tiuj marfundo, Inter kavaĵaj turnakvoj, aperas ; kaj sablo bolegas. Noto fortiras tri ŝipojn kaj rulas sur rifojn kaŝitajn, Kiujn, en mezo de ondoj, Italoj alnomas : altaroj ; 110- Maron ĉar dorso larĝega eliras ; - el alte, tri ŝipojn Eŭro alpuŝas al Sirtoj ŝtonegaj, - malĝoja vidaĵo ! - Ilin disrompas sur rifojn kaj volvas sub sablan amason. Tiun sur kiu veturis Licanoj kaj brava Oronto, Antaŭ okuloj Eneaj, grandega turnakvo, el supre 115Flanken ekfrapas, ŝipestron ŝancelas, kaj lin elfalintan Rulas, je kapo antaŭa : trifoje sur si mem turniĝas Ŝipo, kaj dronas, de akva turniĝo rapide manĝita. Estas vidataj, en profundegaĵo, maloftaj naĝantoj, Viraj armiloj, kaj traboj, kaj Trojaj riĉaĵoj, tra maro. 120Ilionean jam ŝipon fortikan, kaj tiun de Abo, Tiun de forta Akato, kaj de la maljuna Aleto, Venkis ondegoj : je flanko, tra traboj ŝiritaj, mortigan Ĉiuj englutas turnakvon, fendiĝas kaj dronas rapide. Tamen, aŭdante siblantan bruegon de maro kolera, 125Sentis Neptuno ke elĉenigita ventego skuadis Maron ĝis ĝia profunda sidejo : en koro tuŝita Grave, li kapon kvietan el ondo eligas, rigardas, Kaj dispelitan tra maro ŝiparon ekvidas Enean, Poste Trojanojn prematajn de ondoj kaj falo ĉiela. 130Frato Junonan koleron kaj ruzon rekonas facile, Eŭron alvokas, kaj ankaŭ Zefiron, kaj tiel parolas : "Ĉu do de via deveno sufiĉan vi havas konfidon ?
Ĉu vi kuraĝas ĉielon kaj teron, sen mia volado, Ventoj, kunmiksi, kaj tiujn grandegajn sublevi amasojn ? 135Vin do mi ... Sed kvietigi kolerajn nun urĝas ondegojn. Se vi ankoraŭ petolos, pli grave mi certe vin punos. Iru eksteren rapide, kaj diru al via reganto : Ne al li regnon de maro kaj grandan tridenton donacis Sorto, sed al mi. Li regas sur tiujn multpezajn ŝtonegojn, 140Vian loĝejon, o Eŭro : en tiu ĉi domo , Eolo Sin do enfermu, kaj ventojn regadu, en kavo fermita." Tiel li diris : kaj ondojn ŝvelintajn tuj li kvietigas, Nubojn dispelas densegajn, kaj sunon alvokas ĝojigan. Kune penadon kunigas Kimoto kaj Trito, kaj ŝipojn, 145Akraj de rifoj, disigas : li mem per tridento sublevas Ilin, kaj Sirtojn malfermas vastegajn, dum maro platiĝas : Fine sur radoj malpezaj li supron tuŝetas fluidan. Same, en granda nacio, tuj kiam ribelo krevegas, Kiam popola amaso malnobla, freneze flamanta, 150Ŝtonojn kaj fajrojn elĵetas, (ĉar donas kolero armilojn ;) Tiam se viro tre grava pro sia pieco kaj indoj, Montras okaze sin, ĉiuj silentas, atentan orelon levas : li regas parole, animojn dolĉigas kaj korojn. Tiel do, ĉiu ondega foriĝis bruego, tuj kiam 155Maron rigardis la Patro : nun li sub ĉielo veturas, Gvidas ĉevalojn sen brido, kaj flugas sur akvo trankvila. Sed Eneanoj lacegaj al lando proksima rapide Penas alnaĝi, kaj bordon Libujan surrampas, savitaj. Tie, en rodo profunda, ĵus kuŝas insulo, kaj ĝiaj 160Flankoj kurbetaj fariĝas haveno, kaj rompas ondegojn, Kiuj de alte alkuras, du fluojn igante kontraŭajn. Staras ĉi tie kaj tie grandegaj ŝtonegoj ; duopaj Rifoj ĉielon minacas, kaj, tiu sub larĝa rifuĝo, Ondoj silentas ŝirmataj : pli supre, arbaro altiĝas 165Amfiteatre, kaj kovras havenon per ombro terura. Inter pendantaj ŝtonegoj, ĉe flanko kontraŭa, kaverno Fonton enhavas puregan, kaj seĝojn en ŝtonaj kavaĵoj : Estas sidejo de Nimfoj. Kaj tie neniel bezonas Ŝipoj lacegaj ligilojn, nek kurban de ankro dentegon. 170Rekolektinte sep ŝipojn nur, inter la tuta ŝiparo,