Cain
La sekvantaj scenoj estas titolitaj "mistero" konforme malnovajn titolojn, donitajn al dramoj, havantaj similan enhavon kaj nomitaj "misteroj" aŭ "moraldramoj". La aŭtoro metis en la enhavon neniajn arbitrojn, uzaditajn antaŭe, kiel la leganto povas vidi, se li estas sufiĉe scivola por tralegi la tre profanajn misterojn, skribitajn en lingvoj angla, franca, itala aŭ hispana. La aŭtoro zorgis doni al la personoj de lia mistero bonrespondan lingvon, kaj kie tio ĉi estas prenita el la Biblio (tio ĉi okazas nur malofte), li ŝanĝis ĝin tiel malmulte, eĉ rilate vortojn, kiel nur permesis la ritmo. La leganto rememoru ke la unua libro de la Biblio ne diras ke Evo estis tentita de diablo, sed nur de serpento, kaj scie ĉar ĝi estis "pli ruza ol ĉiuj bestoj sur la kampo". Kiajn ajn klarigojn Rabenoj kaj Patroj estis donintaj al tiuj ĉi vortoj, mi prenis la lastajn tiel, kiel mi ilin trovis, kaj mi ripetas la diron de sinjoro Watson, kiun li faris ĉe simila okazo, kiam la Patroj estis vokitaj kontraŭ la ekfarita de li purigo en la lernejojn de Cambridge: "Rigardu la libron!" li diris, montrinte la Biblion. Estas necese memori ke la nuna mistero ne havas aferon kun la Nova Testamento, al kiu oni ne povas fari ian aludon, ne farante anaĥronismon. Poemojn, havantajn la saman enhavon, mi de longtempe ne legis. De mia dudeka jaro mi ne vidis la verkon de Milton, sed antaŭe mi legis ĝin tiel ofte, ke tio ĉi ne faras grandan diferencon. La "Morton de Abel", verkitan de Gessner, mi legis en Aberdeen, kiam mi havis ok jarojn, sed neniam poste. La komuna impreso de mia rememoriĝo estas agrabla; sed el enhavo mi memoras nur tion ke ĉe Gessner la edzino de Kain estas nomita Mahalo, kaj la edzino de Abel — Tirzo. Sur la sekvantaj paĝoj mi nomis ilin "Ado" kaj "Zilo"; tio estas la unuaj virinnomoj, kiuj troviĝas en la unua libro de l' Biblio kaj estas nomoj de Lameĥedzinoj: la edzinoj de Kain kaj Abel ne estas nomitaj. Ĉu la nomoj havis difinon esprimi la karakterojn de personoj, mi ne scias kaj ankaŭ ne prizorgas.
La leganto memoru (kion cetere nur malmulte da homoj volas memori) ke en la kvinlibro, kaj entute en la Malnova Testamento, estas nenia aludo pri estonta vivado. Pri la kaŭzo de tiu ĉi malesto oni povas sciiĝi en la "Divine Legation" de Warburton: kontentiganta aŭ ne, nenie troviĝas plibona klarigo. Pro tio ĉi mi faris supozon ke la transa vivo estis por Kain novaĵo, kaj mi esperas ke per tio ĉi mi ne kontraŭas la sanktan Skribon.
Rilate la lingvon de Lucifero, estis al mi malfacile paroligi lin kiel pastron. Sed mi faris ĉian eblon por lin meti inter limoj de sprita ĝentileco. Se li neigas ke li tentis Evon sub la formo de serpento, tio ĉi estas nur pro tio, ke en la unua libro de l' Biblio malestas ia aludo pri tio ĉi kaj estas tie parolata nur pri simpla besto.
Rimarko. La leganto rimarkos ke la aŭtoro parte metas en lian verkon la opinion de Cuvier (Kuvje), laŭ kiu la mondo estis detruadita kelke da fojoj antaŭ la kreo de homo. Tiu ĉi ideo, supozita dank' al eltrovo de malsamaj tertavoloj kaj al trovitaj en ili ostaroj de strangaj kaj malkonataj bestoj, ne kontraŭdiras la rakonton de l' Biblio, sed nur konstatas ĝin, ĉar en tiuj ĉi tavoloj oni ĝis nun trovis neniajn homajn ostojn, kvankam apud restaĵoj de konataj bestoj oni rimarkis postsignojn de malkonataj. La certigo de Lucifero, ke la antaŭ-adama mondo estis loĝita de kreitaĵoj multe pli prudentaj ol homoj kaj havintaj forton egalan al forto de mamuto k. t. p. estas videble nur poeta libero por plihelpi al li plenumi lian rolon.
Mi devas kromdiri ke ekzistas "tramelogedio" Abel de Alfieri. Sed mi ĝin ne legis kiel ankaŭ la aliajn verkojn de tiu ĉi aŭtoro, escepte lian biografion.
Ravenna, la 20 de Septembro 1821.
[Ornamaĵo mankas]
Akto I.
Sceno 1.
Loko ekster Paradizo. — Sunleviĝo.
Adam, Evo, Kain, Abel, Ado kaj Zilo, oferantaj.
Adam. Eterna Di’, senfina, Ĉiosaĝa, Tirinta per parolo el mallumo La lumon sur la akvojn — altsaluton! Jehovo, ĉe tagiĝo, altsaluton! Evo. Ho Dio, kiu nomis luman tagon, Disigis kunajn nokton kaj matenon, Dismetis ondojn kaj firmaĵo nomis La parton de l’ kreito — altsaluton! Abel. Ho Di’, kreinta l’ elementojn — teron, Aeron, akvon, fajron! Vi, kreinta La tagon, nokton, mondojn, kiuj vice De tiuj ĉi lumiĝas aŭ ombriĝas; Kreinta la vivulojn, por ke Vi Je ili ĝoju, ilin ĉiujn amu, Ke ili amu Vin mem — altsaluton!
Ado. Eterna Dio! Patro de ĉiaĵo! Kreinta la plej belajn kreitaĵojn, La plej amindajn, krom Vi. Ho, permesu Vin ami, Vin kaj ilin — altsaluton! Zilo. Ho Dio, kiu amas, kreas, benas Ĉiaĵon, sed serpenton permesinta Rampadi inter ni, kaj nin pelinta De la Eden’. Ho, gardu de aliaj Malbonoj nin. — Saluton! Altsaluton! Adam. Pro kio vi silentas, filo Kain, Vi, unuanaskito mia? Kain. Vi, unuanaskito mia? Kion Mi diros? Adam. Mi diros? Preĝon. Kain. Mi diros? Preĝon. Vi ja preĝis! Adam. Mi diros? Preĝon. Vi ja preĝis! Jes, Kaj flame. Kain. Kaj flame. Kaj laŭtege: mi vin aŭdis. Adam. Kaj ankaŭ Dio, mi esperas. Abel. Kaj ankaŭ Dio, mi esperas. Amen! Adam. Sed vi silentis, mia filo Kain. Kain. Mi tion ĉi preferas. Adam. Mi tion ĉi preferas. Kial? Kain. Mi tion ĉi preferas. Kial? Mi Ne havas peton. Adam. Ne havas peton. Kaj ĉu dankon ankaŭ? Kain. Jes. Adam. Jes. Sed vi vivas!
Kain. Sed mi devas morti. Evo. Ho ve, komencas fali nun la frukto Malpermesita. Adam. Malpermesita. Kaj ni ĝin rikoltas. Ho, kial Dio plantis tiun arbon! Kain. Sed kial do ne prenis vi la fruktojn De l’ arbo de la vivo? Tiam vi Lin povus kontraŭstari. Adam. Lin povus kontraŭstari. Ne blasfemu! Ĉi tio estas vortoj de l’ serpento. Kain. Pro kio? La serpento diris veron: Ke unu arbo donis veran scion, La dua — vivon. Scio estas bono, La vivo ankaŭ. Kiel do la ambaŭ Malbono povas esti? Evo. Malbono povas esti? Mia filo, Vi nun parolas, kiel mi parolis En peko, antaŭ via nasko. Ho! Vi ne vidigu mian malfeliĉon En vi renovigita. Mi jam pentis. Ke mi ne vidu mian filon fali Ekstere paradizo en kaptilon, Prenintan nin intere paradizo. Vi kontentiĝu per estanto. Se ni Pasintajn tagojn estus mem kontentaj, Vi, mia filo, estus nun feliĉa. Adam. Ni finis niajn preĝojn. Nun ni iru Al laborad’ ne laciganta, tamen
Necesa: juna tero donas fruktojn Al ni facile. Evo. Al ni facile. Kain, mia filo, Vi ekrigardu vian patron gajan Kaj humilegan, estu kiel li.
(Adam kaj Evo foriras.)
Zilo. Ĉu vi kuniros, mia frato? Abel. Ĉu vi kuniros, mia frato? Kial Vi havas sur la frunto mallumaĵon, Taŭgeblan nur por Dion kolerigi? Ado. Amata Kain, ĉu kolero via Minacas ankaŭ min? Kain. Minacas ankaŭ min? Ne, Ado, ne! Mi volus esti sola dum nelonge. Malĝojas mia koro, sed ĉi tio Foriĝos. Iru, mia frato Abel, Mi sekvos tuj. Kaj ankaŭ vi, fratinoj, Ne restu tie ĉi. Mi vin ne volas Nun malĝojigi. Tuj mi vin aliĝos. Ado. Alie mi revenos. Abel. Alie mi revenos. Dia paco Al vi! (Abel, Zilo kaj Ado foriras.) Kain (sola). Jen estas vivo! Nur laboru: Sed kial mi labori devas? Ĉu Ĉar mia patro perdis la Edenon? Mi ja kun li ne pekis, kaj mi eĉ Ne estis ja naskita kaj ne penis Naskiĝi kaj malamas tiun staton,
En kiun min la nasko metis. Kial Li cedis al virino kaj serpento? Aŭ kial li, cedinte, nun suferas? La krimo ja ne estis grava! L’ arbo Kreskadis tie… kial ne por li? Se ne por li, pro kio do ĝi estis Plantita apud li kaj tiel bela? Mi ĉiam aŭdas unu nur respondon: „Li tiel volis, kaj li estas bona“. Sed kiel mi ĉi tion scios? Ĉu Li estas bona, ĉar li estas forta? Mi juĝas nur laŭ frukto, kaj ĝi estas Maldolĉa, kaj mi devas ĝin glutadi Pro fremda kulpo. — Sed mi vidas iun… Similan al anĝelo, sed laŭ vido Severan kaj malĝojan… ho, pro kio Mi tremas nun? Pro kio mi lin timos Pli ol spiritojn, kiujn ĉiutage Mi vidas svingi fajrajn glavojn antaŭ La pordoj, kiuj ĉiam min altiras Por en ĝardenon, mian justheredon, Rigardi dum la krepuskiĝo antaŭ La nokto malleviĝas sur la murojn Kaj sur l’ eternajn arbojn, ombrigantajn Barilon, gardadatan de keruboj? Se mi la fajrarmitojn ne timegas, Pro kio mi depaŝos de l’ venanto? Sed li ekŝajnas pli potenca kaj,
Estante bela kiel la aliaj, Li ŝajnas esti malpli bela ol li Antaŭe estis aŭ nur povus esti: En lia senmorteco mi rimarkas Doloron. Sed ĉu estas vero, ke Ne homoj nur doloras? Jen li venas. (Lucifero eniras.) Lucifero. Mortema! Kain. Mortema! Kiu estas vi, spirito? Lucifero. La ĉefo de spiritoj. Kain. La ĉefo de spiritoj. Sed pro kio, Se estas tiel, vi forlasis ilin Por la polvaĵo? Lucifero. Por la polvaĵo? Mi la pensojn konas De la polvaĵo kaj kunsentas ĝin Kaj ankaŭ vin. Kain. Kaj ankaŭ vin. Vi konas miajn pensojn! Lucifero. Mi konas ilin. Tio estas pensoj De ĉiuj, indaj havi ilin, — voĉo De via part’ senmorta. Kain. De via part’ senmorta. Kia parto Senmorta? Ni pri ĝi nenion scias. Ni malakiris l’ arbon de la vivo Pro malsaĝeco de la patro, kaj Tro frue la patrino prenis frukton De l’ arbo de la scio; tiu frukto La morto estas. Lucifero. La morto estas. Ne, vin oni trompis,
Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/19 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/20 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/21 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/22 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/23 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/24 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/25 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/26 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/27 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/28 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/29 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/30 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/31 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/32 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/33 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/34 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/35 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/36 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/37 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/38 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/39 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/40 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/41
Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/42 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/43 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/44 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/45 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/46 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/47 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/48 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/49 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/50 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/51 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/52 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/53 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/54 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/55 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/56 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/57 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/58 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/59 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/60 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/61 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/62 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/63 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/64 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/65 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/66 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/67 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/68 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/69 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/70 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/71 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/72 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/73 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/74 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/75 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/76 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/77
Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/78 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/79 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/80 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/81 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/82 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/83 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/84 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/85 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/86 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/87 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/88 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/89 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/90 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/91 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/92 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/93 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/94 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/95 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/96 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/97 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/98 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/99 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/100 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/101 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/102 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/103 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/104 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/105 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/106 Paĝo:Byron - Kain, 1896, Kofman.pdf/107
Pri ĉi tiu cifereca eldonaĵo
Ĉi tiu bitlibro venas el la libera reta biblioteko Vikifontaro[1]. La biblioteko, kreata de volontuloj, celas havigi kolekton de diversaj tekstoj: romanoj, poezio, sciencaj artikoloj ktp. alireblan al ĉiuj.
En la eldonaĵo estas konservita la originala ortografio. La redaktoroj de Vikifontaro korektis nur evidentajn preserarojn.
La fonto-versio de ĉi tiu bitlibro troveblas ĉe la paĝo: Kain
Libroj el Vikifontaro estas senpage elŝuteblaj: temas pri verkoj neniam protektataj per aŭtoraj rajtoj, ne plu protektataj per ili aŭ publikigitaj kun la uzo de libera permesilo. La bitlibroj el Vikifontaro estas uzeblaj por ajna celo (ankaŭ komerce) laŭ la licenco Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita[2].
Vikifontaro plu serĉas novajn volontulojn. Povas esti, ke dum la kreado de ĉi tiu libro ni faris erarojn. Vi povas diri pri ili en ĉi tiu paĝo[3].
En la kreado de ĉi tiu libro partoprenis jenaj volontuloj:
Lepticed7
Andrew Woods
HenriLeFoll
RG72
Wierzbowski
↑ https://eo.wikisource.org
↑ https://www.creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo
↑ https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:Diskutejo